Matth. Hohner AG | ||
---|---|---|
![]() | ||
registrita marko • privata firmao • musical instrument manufacturing company vd | ||
Dum | 1857 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
Fondintoj | Matthias Hohner vd | |
Sidejo | Trossingen | |
Lando | Germanio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Hohner Musikinstrumente GmbH & Co. KG estas firmaoj en Trossingen (Germanujo), kiu produktas muzikinstrumentojn. Fondita en 1857 fare de Matthias Hohner (1833-1902), la entrepreno havis sian plej sukcesan epokon en la unua duono de la 20-a jarcento. Hohner estas aparte konata pro anĉinstrumentoj kiel buŝharmonikoj, sed ankaŭ akordionoj, bekflutoj, gitaroj kaj blovklavaroj inventintaj de Hohner en 1957. Krome la firmao produktis aliajn muzikinstrumentojn kaj inter 1968 kaj 1976 dumtempe ankaŭ komputilojn.[1][2] Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj Hohner ankaŭ produktis elektronikajn orgenojn; tiujn ankaŭ uzis profesiaj bandoj, ekz. John Paul Jones (basisto de Led Zeppelin, respondeca por uzado de klavarinstrumentoj).